Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

reprezentas nur provizoran ekvilibron inter konkurantaj fortoj.

Ĉio en la mondo evoluas, ŝanĝiĝas. Venas do nepre la tempo, kiam la ekvilibro rompiĝas. Milito sekve okazas por restarigi novan… provizoran ekvilibron. Tion instruas la Historio. Tion konfesas eĉ realistaj naciistoj[1].

Ni ankaŭ vidis, ke la tendenco de la historia evoluado estas starigi pli kaj pli grandajn politikajn unuojn. Por ke tiu tendenco ne estu kontraŭstarata, por ke la evoluado povu okazi pace, necesus, ke la racio regu en la cerboj de l’ homoj, ke ili kapablu senpasie kaj tute objektive observadi kaj ekkoni, kiu forto estas la pli granda kaj sekve devas ordigi la mondon. Unuvorte ne devus ekzisti patriotoj, kredantoj je la sankto kaj ĉiameco de sia kara patrio.

Sed, tial ke ĉiu patriota firmo estas devigata por sia prospero krei absurdan ideologion, kiun per edukado ĝi encerbigas al la homoj, nur la forto,

  1. «Sendube venos la tago, kiam la nuntempaj patrioj ankoraŭ plilarĝiĝos; sed vidu kiom da jarcentoj estis necesaj por atingi la nunan staton kaj taksu la penadon estontan kaj la longon de la vojo surpaŝita. Ne revu pri patrio pli vasta, kiu estus la tuta homaro; atendu, ke la nacio estu firme kaj definitive starigita, ke ĉiu popolo estu vere realiginta sian internan unuecon, ekvilibrinta siajn interesojn, akordiginta la kutimojn, forgesinta la malnovajn klas- kaj religiajn disputojn». — Renato le Nepvu de Karfort. (La Pravo de l’ Milito), pĝ. 74 (1914).