Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la kredoj, la ideoj ludis ankaŭ grandan rolon. La homo ja estas partoprenanto en la ekonomio; kaj ĝi estas animalo havanta ideojn…

Laŭ tio, ĉu tiuj ideoj estas mistikaj, religiaj aŭ raciaj, la nepra malvolviĝo de la sociaj fenomenoj okazas pli aŭ malpli rapide kaj glate. Estas ja tute logike, ke ideoj vivantaj per la cerbo de homo influu la historian procezon. Kaj tiuj ideoj evoluas, aliiĝas, seniĝas pli kaj pli je ĉio mistika por atingi finfine racian fundamenton.

IV
La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo

La faraonoj sukcesis trudi sian regadon ne nur al la tuta Egiptio, sed ankaŭ al najbaraj popoloj. Plivigliĝis la socia kaj politika vivo de la egiptia popolo. Naskiĝis rimarkinda literaturo populara kaj filozofia; kreiĝis grandioza arto, kiu vekas ankoraŭ admiron ĉe nuntempuloj.

Rilate fremdulojn, la egipto konsciis pri sia socia, politika kaj intelekta supereco. La fiero esti regato de potenca faraono vekis ĉe li koncepton pri egiptia nacio.

Kaj, kiel logike devis okazi, la faraonoj estis devigataj fari imperialisman politikon. La popolo ja bezonis krudaĵojn el eksterlando; ĝi bezonis eksporti naturaĵojn de la kampoj kaj produktojn el la laborejoj sur la fremdajn bazarojn. La lando