Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mentoj, kiuj rakontas per klara maniero pri eksterlanda politiko de la antikva Egiptio.

Kiel ĉe nia epoko, imperialismo kaj internaciismo kunekzistis, se ne laŭ la sama amplekso kaj doktrina difiniteco, almenaŭ kiel pli malpli konsciaj tendencoj. Pri tio ni lasu denove la parolon al A. More kaj Davi, la aŭtoroj de la verko, el kiu grandparte estas ĉerpita la materialo por ĉi tiu ĉapitro:

«Dum la regado de Amenofis la III, la reciproka penetriĝo de la diversaj orientaj civilizoj estas efektivigita fakto: Babilonanoj, Mitanianoj, Hititoj, Egeanoj komunikas kun Egiptio. La interrilatoj ne plu estas necertaj, nek individuaj kiel en la estinta tempo: post la granda interpuŝiĝo de la armeoj, anstataŭita de negocistaj interrilatoj, la reĝoj kaj iliaj familioj, iliaj administrantoj, iliaj agentoj individue interkonatiĝas, sin ligas per amikaj kaj edziĝaj interrilatoj, faras komercajn kontraktojn, skizas kunagajn planojn pri milita kaj politika ekspansio, interŝanĝas siajn ideojn, siajn projektojn, siajn gustojn pri arto kaj sur ĉiu kampo. Granda komerca, idea, artinterŝanĝa, ekonomia fluo cirkulas de nun inter ĉiuj ĉefurboj, Babilono, Ninivo, Boghaz-Keuio, Knososo, kaj sin fine direktas, kiel multbranĉa riverego, al la Nila delto, kie ili kunfandiĝos en la egiptian civilizon. Por la unua fojo, laŭ nia scio, en la monda historio la homoj ekkonscias pri la preferindecoj de tutmonda paco kaj sentas la utilon de komuna politiko: per sama interkonsento, volentes nolentes