Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tempuloj estante ne racia, sed male superstiĉa, religia, kreis iun sensencan ideologion. Kaj tiu ideologia superstrukturo fariĝis realaĵo, kiu poste efikis forte sur la spiritojn; ĝi ludis tre gravan rolon en la rilatoj inter la homoj kaj ofte metis fortan baron al la normala evoluado de la socio.

Ekzemple, ĉe la komenco, bieno ne povis esti vendata. Kaj poste, kiam la ekonomia neceso devigis vendi kampon, la vendanto tamen konservis la posedon de la tombo, kiu troviĝis en la kampo kaj la ĉiaman rajton ĝin trapasi por iri plenumi la religiajn ceremoniojn. Alia ekzemplo: Du domoj ne povis tuŝi unu la alian. Komuna muro por du domoj estis io tute ne ebla. Ĉe Romo, la leĝo difinis spacon de du kaj duono da futoj inter ĉiu domo. Ĉiu familio, posedanta siajn proprajn diojn kaj kulton, bezonis nepre havi izolitan loĝejon, templon, kie ĉiame brulis la sankta fajro kaj vivis la animo de la prauloj.

«La propraĵrajto estis starigita por plenumi heredan kulton. Pro tio ne estis eble, ke tiu rajto malaperu post la mallonga ekzisto de individuo. La homo mortas, la kulto restas; la fajro ne devas estingiĝi nek la tombo esti forlasata. Ĉar daŭras la hejma religio, la propraĵrajto devas daŭri ankaŭ.

«Du aferoj estis intime ligitaj en la kredoj same kiel en la leĝoj de la antikvuloj: la kulto (ceremoniaro) de familio kaj la propraĵrajto de tiu familio. Tiel estis senescepta regulo, en la greka juro same kiel en la roma juro, ke oni ne povis akiri la propr-