Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aĵon sen la kulto, nek la kulton sen la propraĵo[1]

Por ke la bieno restu nedividita, necesis, ke nur unu persono heredu. El tiu neceso sekvis la hereda rajto de la unuenaskito. Li estris la familion post la morto de la patro, kaj daŭrigis la prizorgadon de la hejma kulto al la prauloj kaj al la sankta fajro. Sed tio ne signifis, ke la aliaj gefiloj estis senigitaj je la komuna propraĵo. Ili restis en la familio sub la estrado de la pliaĝa filo, kiu ankaŭ devis prizorgi iliajn vivbezonojn. La hereda rajto de la unuenaskito ĉiam entenis komunan vivon kun la aliaj anoj de la familio.

Komence ĉi tiu lasta konsistis ordinare el patro, patrino, gefiloj kaj sklavoj. Hodiaŭ ŝajnas al ni tre strange, ke sklavo povis esti konsiderata kiel ano de familio. Tiel tamen estis. Ni ne forgesu, ke ĉiu domo estis ia templo, kiun eniri ne povis ajna fremdulo. Kiam oni akceptis sklavon, okazis ia religia ceremonio; oni prezentis lin al la hejmaj dioj; sur lian kapon oni verŝis purigan akvon, kaj manĝinte kelkajn kukojn kaj fruktojn kun la anoj de la familio, li estis adoptata. De tiu momento la sklavo ĉeestis la religiajn ceremoniojn kaj ĝuis la protekton de la hejmaj dioj. Kiam li mortis, lia kadavro estis metata en la familian tombon.

La konsisto de la tiutempa familio treege malsimilis la hodiaŭan. Kaj ĉi-okaze ni notu, ke la

  1. Füstel de Kulanĵ.