Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

menso, kaj al kiu ni ŝuldas ĉiun progreson, ĉiun antaŭenpaŝon.


Sed ekster sia teknika laboro, la homo ofte refalas en fantazian mondon; li kreas al si diojn, kiujn li adoras, religiojn kaj kutimojn plej strangajn, al kiuj li sklave obeas. Okazas eĉ, ke li metas la teknikon je la servo de siaj mistikaj kredoj. Racio kaj mistiko povas ja kunekzisti en la cerbo de sama individuo. Tial ni vidas hodiaŭ scienculojn kaj teknikistojn, kiuj estas ankaŭ mistikemuloj.

Tamen por ni ne estas dubo, ke la «teknika menso» pli kaj pli disvolviĝos malprofite al la mistika. Pli kaj pli la tekniko invados ĉiujn kampojn de la homa vivo, kaj sekve pli kaj pli la teknika, racia pensmaniero forigos la mistikan.

Se oni ne akceptas tiun vidpunkton, ŝajnas al ni neeble kompreni kaj klarigi la historian evoluadon.

Tiu mallonga temodekliniĝo helpos komprenigi la kunekziston ĉe la antikvuloj de du malsamspecaj religioj. Kaj ni konstatos, ke la religio, kiu rilatis al konkretoj, al la naturaj elementoj fariĝis pli kaj pli potenca kaj finfine forpuŝis la religion el pure spekulativaj ideoj.

Ni jam vidis, ke la antikvulo pense vivis meze de siaj hejmaj dioj. Sed tio ne sufiĉis al li. Lia fantazio estis tre aktiva; ĝi kreis aliajn diaĵojn, kies karaktero estis malpli persona, pli ĝenerala kaj sekve pli kapabla utili kiel idea ligilo por pli larĝa grupiĝo. La homo diigis la elementojn de la