Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kvankam li daŭre ĉeestis la religiajn festojn kaj partoprenis la oferojn, li tamen estis akuzita pri senreligieco kaj kondamnita trinki cikuton. Li do pereis pro siaj atakoj kontraŭ la malnova tradicio. Tamen venkis la novaj ideoj. La greka socio ĉiam pliliberiĝis el la malnovaj kredoj kaj institucioj.

Post la morto de Sokrato, la filozofoj tute libere diskutadis pri la principoj kaj reguloj de la homa socio.

Plato proklamis, kiel la sofistoj kaj Sokrato, ke la reguloj de moralo kaj politiko kuŝas en la racio, ke la tradicio estas nenio kaj ke la leĝoj estas justaj nur se ili estas raciaj.

Aristotelo pli precize diris: «La leĝo, ĝi estas la racio». Li malkonfesis la religian originon de la homa socio kaj instruis, ke la ŝtato devas esti asocio de egaluloj, kiuj celas senpenan kaj feliĉan ekzistadon.

Kaj fine la cinikula skolo malkonfesis ĉian patrion. Diogeno sin gloris pro tio, ke nenie li havis civitanan rajton.

Krateso diris, ke lia patrio konsistas el la malŝato, kiun li havas por la opinio de ceteraj individuoj.

La cinikuloj instruis, ke la homo estas civitano de la universo, ke la patrio tute ne estas ia mallarĝa urblimo. Ili konsideris la civitan patriotismon kiel nepre forigendan antaŭjuĝon.

Zenono kaj liaj disĉiploj ankaŭ instruis, ke ĉiuj homoj devas sin konsideri kiel samregnanoj. Per