Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
TRIA ĈAPITRO
LA MODERNA NACIISMO
I. La Nacio aŭ Patrio. — II. Diversaj difinoj pri la vortoj «patrio», «nacio» kaj «nacieco». — III. Kiel oni kreas naciecan ideologion. — IV. La Milito. — V. La Nacio kaj la Proletaro.

I
La Nacio aŭ Patrio

Post la forfalo de l’ Roma Imperio estis diversaj provoj por restarigi vastan politikan unuon. Neniu sukcesis reatingi la staton, ekzistantan en la unuaj jarcentoj p.K.

Dum la t.n. Feŭda Reĝimo plej granda parto el Eŭropo estis en plena ĥaoso. Kio ĉefe karakterizis tiun epokon, estis la fakto, ke princoj, dukoj, baronoj kaj eĉ simplaj kavaliroj celis regi tute sendepende, ĉiu sur sia pli malpli granda bieno. Tiuj nobeloj plej ofte kondutis kiel rabistoj kaj priŝtelis vojaĝantojn kaj komercistojn. Tial la naskiĝanta burĝaro kaj la kamparanaro subtenis la