Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/346

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sorton ridi... Tiom da malfeliĉoj ankoraŭ povas atingi nin !

Antaŭ Diepo, ni devis subakviĝi por ne esti ekvidita de fiŝboatoj. Kaj dudek minutojn pli poste, ili oblikvis al la marbordo, kaj la ŝipo eniris en submaran haveneton formata de neregulaj tranĉo inter la rokoj, flankeniris laŭlonge de moleo kaj milde realsupris al la supraĵo.

- Haveno-Lupeno, anoncis Lupeno.

La loko situata je dudek kvin kilometrojn de Diepo, je dek kvin kilometrojn de Treporto protektita dekstre kaj maldekstre de du terŝoviĝo de klifo estis tute senhoma. Iu maldika sablo tegis la deklivojn de la malgranda strando.

- Surterigu, Botreleo... Rajmonda, donu al mi la manon... Vi, Ŝaroleo, reiru al la Nadlo vidi tion kio okazas inter Ganimard kaj Duge-Truino, kaj vi revenos diri al mi je la fino de la tago. Tio interesegas min, tiu okazaĵo !

Botreleo sin demandis kun ia scivolemo kiel ili eliros el tiu ĉi enfermita golfeto kiu nomiĝis Haveno-Lupeno, kiam li ekvidis ĉe la piedo mem de la klifo la fostojn de fera ŝtupetaro.

- Izidoro, diris Lupeno, se vi konus vian geografion kaj vian historion, vi scius ke ni