Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/347

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas piede de la gorĝo de Parfonvalo, en la komunumo de Biurbo. Antaŭ pli ol jarcento, en la nokto de la 23a de aŭgusto 1803, Georgo Kadudal kaj ses komplicoj, elŝipigitaj en Francio kun la intenco forkapti la unuan konsulon Bonaparton, suriris ĝis la supro per la vojo kiun mi tuj montros al vi. Ekde tiam, terŝoviĝoj difektis tiun irejon. Sed Valmeras, pli konata sub la nomo de Arseno Lupeno, restaŭrigis ĝin per siaj elspezoj, kaj li aĉetis la farmobienon de la Neŭvileto kie la komplotantoj trapasis sian unuan nokton, kaj kie, eksiĝinta el la negocoj, seninteresiĝinta pri la aferoj de tiu ĉi mondo, li baldaŭ vivos, inter sia patrino kaj sia edzino, la respektindan vivon de la hidalgo. La ĝentlemano-ŝtelisto estas mortinta, vivu la ĝentlemano-farmisto !

Post la ŝtupetaro, estis kiel mallarĝiĝo, iu krutega raviniĝo fosita de la pluvakvo, kaj funde kiu oni alkroĉiĝis al iu ŝajno de ŝtuparo ekipita kun apogrelo. Tiel kiel klarigis Lupeno, tiu apogrelo estis metita anstataŭe de la "skafaldostango" longa ŝnuro ligita al paliso kies iam helpis sin la lokaj homoj por malsupreniri al la strando... Iu duonhoro de grimpado kaj ili