elvenis sur la altebenaĵon ne for de unu el tiuj kabanoj fositaj meze de tero, kaj kiuj servas de rifuĝo por la doganoj de la marbordo. Kaj precize, post vojturno de la pado, doganisto aperis.
- Nenio nova, Gomel ? Lupeno diris al li.
- Nenion, mastro.
- Neniu suspektato ?
- Ne, mastro... kvankam...
- Kio ?
- Mia edzino... kiu estas kudristino al Neŭvileto...
- Jes, mi scias... Cezarina... Nu ?
- Ŝajnas ke matroso spionvagis ĉimatene en la vilaĝo.
- Kiun kapon li havis, tiu matroso ?
- Ne natura... iu kapo de Anglo.
- Ha ! faris Lupeno maltrankvila... kaj vi ordonis al Cezarina...
- Malfermi la okulon, jes, ĉefo.
- Estas bone, priatentu la revenon de Ŝaroleo post du aŭ tri horoj... Se estas io, mi estos en la farmodomo.
Li reiris sian vojon kaj diris al Botreleo :
- Estas zorgodone... ĉu estas Ĥolmes ?