Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/349

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ha ! se estas li, kolerega kiel li devas esti, ĉio estas timenda.

Li hezitis dum momento :

- Mi demandas al mi, ĉu ni ne devus returneniri... jes, mi havas aĉajn antaŭsentojn...

Iomete ondiĝaj ebenaĵoj disvolviĝis ĝis la horizonto. Iom maldekstren, belaj aleoj de arboj gvidis al la farmobieno de Neŭvileto kies ni videtis la konstruaĵojn... Estis la rifuĝejo kiun li pretigis, la ripoza azilo promesita al Rajmonda. Ĉu li pro absurdaj ideoj, tuj rezignos al feliĉo ĉe la momento mem kiam li atingis la celon ?

Li ekprenis la brakon de Izidoro, kaj montrante al li Rajmondan kiu antaŭis ilin :

- Rigardu ŝin. Kiam ŝi paŝas, ŝia talio havas etan balanciĝon kiun mi ne povas vidi sen tremi... Sed ĉio en ŝi donas al mi tiun tremadon de emocio kaj de amo, ŝiaj gestoj tiel bone kiel ŝiaj senmoveco, ŝia silento kiel la sonon de ŝia voĉo. Ej ! la sola fakto de paŝi sur la spuroj de ŝiaj paŝoj kaŭzas al mi veran bonstaton. Ha ! Botreleo, ĉu ŝi iam forgesos ke mi estis Lupeno ? Tiu tuta pasinteco kiun ŝi abomenas, ĉu mi sukcesos viŝi ĝin el ŝia memoro ?