Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de alia kreitaĵo; ĉar oni ne povas ion transloki aŭ imagi en ĝi ian movon internan, kiu povus esti ekscitata, direktata, pliigata aŭ malpliigata tie interne; kiel tio estas ebla en kunmetitoj, en kiuj estas ŝanĝo inter la partoj. La Monadoj ne havas fenestrojn, tra kiuj io povus eniri aŭ eliri. L’ akcidentoj ne povas sin malligi nek promeni ekster la substancoj, kiel faris antaŭe la senteblaj specoj de la Skolastikanoj. Tiel do nek substanco nek akcidento povas eniri de l’ ekstero en Monadon.

8. Tamen estas ja necese ke la Monadoj havu kelkajn kvalitojn: alie ili ne estus eĉ estaĵoj. Kaj se simplaj substancoj ne reciproke diferencus laŭ siaj kvalitoj, ne estus rimedo ekvidi ian ŝanĝon en l’ objektoj; ĉar kio estas en la kunmetito povas nur deveni de l’ enestantaj simplaĵoj; kaj la Monadoj, estante sen kvalitoj, estus ne distingeblaj unu de l’ alia, ĉar kvante ja ili ne diferencas; kaj sekve se la pleno estus supozita, ĉiu loko ĉiam ricevus en la movo nur l’ ekvivalenton de tio, kion ĝi havis, kaj unu stato de l’ objektoj estus ne distingebla de l’ alia.

9. Estas eĉ necese, ke ĉia Monado diferencu de ĉia alia. Ĉar neniam ekzistas en la Naturo du Estaĵoj, kiuj estus tute unu kiel la alia kaj en kiuj ne estus eble trovi diferencon internan aŭ sur interneca denomiĝo fonditan.

10. Mi prenas ankaŭ kiel konsentite, ke ĉiu kreita estaĵo estas ŝanĝiĝema, kaj sekve la kreita Monado ankaŭ, kaj eĉ ke tiu ŝanĝiĝo estas senĉesa en ĉiu.

11. De tio kion ni ĵus diris, sekvas ke la naturaj