Ĉi tiu paĝo estis validigita
FRATO
Jes! — Sed mi antaŭe
Esploru vin, por vidi, ĉu vi estas
La taŭga viro.
TEMPLANO
Bone; min esploru!
(Mi volus vidi, kiel li esploros!)
FRATO
Plej bone estus, se mi rekte dirus
Al via moŝto la de l’ Patriarko
Deziron.
TEMPLANO
Prave!
FRATO
Li vin volus igi
Leteron transmanigi.
TEMPLANO
Mi ne estas
Leterportisto! — Ĉu jen la okupo
Pli honorinda ol el fajro savi
Hebreidinon?
FRATO
Eble jes! — Ĉar — laŭ
La Patriarko — la letero estas
Valora por la tuta kristanaro.
Kaj la portinton de l’ letero — laŭ
La Patriarko — iam la ĉielo
Per speciala krono rekompencos.
Kaj tiun kronon — laŭ la Patriarko —
Plej inda estas via moŝto.
TEMPLANO
Mi?