Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
II.


La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.

La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la fenestro, apogante la kapon al la brako.

»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio vi nun tiel okupita maldormas...?»

Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta—dum la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la hardaj fingropalpaĵoj de vivo.

Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li planis tian, kian li neniam