Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vorton povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna, li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj intencis tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.

Sed la virino haltis—liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.

La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.

»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan vorton.

»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo—kiel ĉiuj aliaj...?»

Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.

Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.

Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun »aliaj»—kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi, sed li sentis malamon kontraŭ la virino—ĝuste pro la neklarigebla perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.

— — —

Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de la landvojo furioza krakado de ĉaro.