Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu estis? Li sentis saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.

Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li—kaj la filo kune. La filo kune!

Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La mastro de Heikkilä do tamen estis viro—li venĝis por ili ambaŭ.

Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la dorso de l’mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la mistera perforto.

— — —

La morto de l’mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili estis io—kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi ĉio nun estis nura rememoro.

Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, ekster la tiama printempo kaj somero—nenion! Kion ŝi plej profunde pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis—tio estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri li—pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo—ĉu ŝi eĉ unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis, alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante kaj pendante unu