Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dum la tuta vintro, kaj ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li ne estis ema ilin ekkapti—la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj fenestroj.

Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä estis rajtigita al egaliga divido?

Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de l’vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo—tian kvanton neniu eĉ rimarkus. Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo, kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la plej malproksiman suspekton...

— — —

Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.

Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam tuŝis propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam malfieriĝis al vera trompo. Kaj tiel li