Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj okuloj.»—La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.

Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de doloro.

La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la internan premiĝon de la viro.

»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio apartenas al ĉi tiu historio.»

Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino foje savis lin je drinkuliĝo—tiel li nun komprenis la aferon, post kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia helpkrio estas vera vero.»

La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.