Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
110
MIRINDA AMO

vira beleco de Kuŝika naskis en la koro de Ŝarmishtha dolĉan amon. Krom la maljuna onklo, ilia nobela gasto kaj kelkaj malaltkastaj ermitoj, ŝi estis vidinta neniun viron. Sed la princido estis tute blinda je la ĉarmoj de la knabino kaj senkonscia pri la amo, kiun li estigis en ŝia koro. Ŝarmishtha, unue timeme, sed iom post iom pli kuraĝe, penadis veki en lia brusto respondan senton. Vane. Fine ŝi konfesis al la onklo sian amon kaj pasie petegis lin, ke li kaŭzu en la spirito de sia gasto foriĝon de liaj asketeco kaj malvarmeco al ŝi, ŝanĝante ilin en varman amon. Longe la sanktulo kontraŭstaris la petegojn de la amata nevino, sed fine li konsentis, kondiĉe, ke ŝia unua filino apartenu al li; ke li edukos ŝin kaj antaŭdestinos fariĝi Gaŭtami t.e. estrino de la virina parto de la societo de ermitoj. Mankas hodiaŭ vespere la tempo por priskribi al vi la kelkajn feliĉajn tagojn, kiuj sekvis la efektivigon de la deziro de Ŝarmishtha.

Intertempe la famo de la diina beleco de Ŝarmishtha atingis ĝis la palaco de princo Triŝanku. Tiu ĉi decidis entrepreni ĉasekskurson en la ĉirkaŭaĵo de la loĝejo de la sanktulo Durvásas, esperante gajni la amon de la belulino. Iun tagon, do, li alvenis, bele vestita kaj akompanata de ĉarkondukisto. Grandaj estis liaj surprizo kaj ĉagreno, kiam li trovis, ke lia malamata frato estas kunvivanto kun la fama saĝulo kaj ties bela nevino. Sed kiam li komprenis la rilatojn, kiuj ekzistas inter Kuŝika kaj Ŝarmishtha, liaj kolero kaj malamo centobliĝis; tamen li sukcesis tute kaŝi tiujn ĉi sentojn. Unuavide li pasie enamiĝis en la knabinon. Je iu preteksto li irigis sian fraton kun si al la kortego, promesante, ke Kuŝika tuj revenos. La tagon post ilia alveno en la palacon, la princo Triŝanku, malice stariginte maljustan malpacon, forpelis la senkulpan fraton el sia regno kaj minacis lin je tuja morto, se li iam ree transpaŝos la landlimon. Kuŝika foriris malproksimen ekster la limojn de Hindujo kaj, laŭ niaj familiaj kronikoj loĝiĝis post multjara vagado apud la antikva rivero