Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
129
MIRINDA AMO

en ĝuste la temon, pri kiu mi volis paroli kun vi hodiaŭ vespere.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento kaj admiro, penante kapti la plenan signifon de la vortoj kaj, samtempe, revuante la tutan amplekson de la mirigaj aferoj, kiujn tiu ĉi ĉarma, klera mistikulo malvolvis antaŭ li.

— Vere, — li diris enpense, — mi tre deziras kompreni la misterojn, kiujn vi promesis konigi al mi. — Ridetante li diris plue: — Mi jam ekrigardas min mem kiel misteran estaĵon.

— Vi ĉesos fari tion tuj, kiam vi ekkonos vin mem. Sed nun aŭskultu, mi petas. De tempo al tempo, tra la jarcentoj, eŭropaj pensemuloj, foje eĉ kristanaj mistikuloj, malkontentaj pri sia spirita stato, kaj sopirante al pli profunda kono de la vero, sin turnis al tiu antikva fonto de saĝo, Hindujo, por tie supreniri la orajn ŝtupojn, kondukantajn al la sankta templo de la dia saĝo. Unu el tiuj estis Christian Rosenkreuz, germana mistikulo, kiu mortis en la jara 1484. Li donis nomon al frataro kun sekvantaroj en ĉiuj eŭropaj landoj: Fraternitas de rosea cruce, aŭ Rozakrucanoj. Oni ankaŭ nomis ilin Illuminati, Guebroj, aŭ fratoj hermetaj. Tiuj rozakrucanoj estis en la mezepoko potencaj pensuloj. Same kiel astrologio estas la patrino de astronomio, tiel estis la dogmaro de tiuj sanktaj fratoj la bazo de ĉiuj nuntempaj filozofioj. La lasta aŭtentika skribaĵo, kiun ni nun posedas pri tiu interesa, mistera frataro, estas libro eldonita en Frankfurto en la jaro 1616: Apologia compendiaria fraternitatem de rosea cruce de Roberto Fludt. Multaj aliaj dokumentoj antikvaj ekzistas kaj amaso da polemikaĵoj el tiu tempo pri la pretendoj de la rozakrucanoj, al kiuj unu flanko atribuis la posedon de mallumaj misteroj, la povon aliigi metalojn, superregi elementajn spiritojn kaj, fine, konon pri sorĉaj skribsignoj. Kompreneble kolektiĝis ĉirkaŭ ili amasoj da interesaj legendoj. Fakto estas, ke la fratoj hermetaj estis treege modestaj, maltrudemaj homoj, farantaj preskaŭ nenian propa-