— Jes . . . Leo Broadbent estis dironta ion plu, sed eksilentis.
— Estos necese, ke ni sciu iom pri viaj planoj, antaŭ ol ni povos interkonsenti, — vive diris Sinjoro Tritton.
— Pardonu, — respondis la juristo, — miaopinie estos konsilinde, ke vi ne sciu detale miajn planojn, nek la nomon k.t.p. de la alia persono. Mi havas gravajn kaŭzojn por tiu opinio, juristajn.
— Bone, — diris sinjoro Kettle, sin turnante al la dikulo, — eble sinjoro Broadbent estas prava.
— Mi nur volas diri, — plue diris la juna advokato iom senpripense, — ke la aludita persono estas individuo, kun kiu mi havas kalkulon por saldi.
— Ooo . . . eligis sinjoro Kettle, altigante la brovojn.
Sinjoro Broadbent tuj konsciis, ke li faris malsaĝaĵon kaj eksentis kvazaŭan deziron piedfrapi sin mem. — Jes, — li diris kun ŝajnigita sincereco, — aro da cirkonstancoj tre faciligas mian taskon.
La interargumentado daŭris ankoraŭ kelkan tempon, sed fine estis reciproke konsentite, ke la du direktoroj pagu al sinjoro Broadbent la sumon de du mil funtoj sterlingaj kontraŭ la diritaj dokumentoj, transdonotaj al ili la tagon antaŭ la juĝa aŭskultado.
• • • • • •
Sri Kunwar Kriŝna kaj Vilfrido revenis de la vojaĝo al Normondham. Kvankam la rezultato de la esploro ne tiom pliriĉigis la scion de la princido pri la sekretoj de la rozakrucanoj, kiom li antaŭe esperis, li estis tre kontenta, ke li entreprenis la ekskurson. Interŝanĝo de ideoj kaj hipotezoj kaj intercertigado pri konataj faktoj kun eminentaj arĥeologoj kiel Sir Richard Kemp kaj la paroĥestro de Normondham estis ja por li altvaloraj kaj tre agrablaj aferoj. La kunestado en la daŭro de ses tagoj kun Vilfrido estis entute tre feliĉa; nur dum la lasta parto de la vojaĝo hejmen la juna viro aspektis tre enpense kaj babilis malpli gaje. Sri Kunwar Kriŝna