Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
144
MIRINDA AMO

irigis la kaleŝon al la loĝejo de Vilfrido por demeti lin kaj lian valizeton. Elirinte el la veturilo Vilfrido ree kore dankis sian princan amikon pro la granda al li farita plezuro kaj promesis, se eble, ĉeesti la juĝan aŭskultadon, kiu okazos post du tagoj. Manpremante la junulon kaj dezireme rigardante al li en la okulojn, la princido demandis:

— Vilfrido, kiam vi sciigos al mi vian decidon?

— Eble morgaŭ.

La ĉefservisto de la princido, servante sian mastron ĉe la vespermanĝo, tre humile esprimis sian ĝojon pro ties feliĉa reveno hejmen kaj diris plue:

— Laŭ via deziro, via princa moŝto, mi havigis la skribaĵojn al la sinjoro, kiun via princa moŝto komisiis. Li venis lastan ĵaŭdon.

Surprizite Sri Kunwar Kriŝna demandis:

— Kiu sinjoro? Mi sendis neniun viron por skribaĵoj, Roŝan.

— Mi plej humile petegas pardonon de via princa moŝto, — balbutis la flava maldikulo, — se mi kuraĝas ripeti: ĵaŭdon vespere, ĉirkaŭ la sesa kaj duono venis sinjoro, kiu alportis leteron, propramane skribitan de via princa moŝto kaj adresitan al via plej humila servisto . . .

— Sensencaĵo, mia bona Roŝan, mi certigas vin, ke mi ne sendis al vi leteron.

— Plej honorinda princo, — rediris la servisto, ektremante, mi plenumis vian ordonon laŭ tiu letero; ĝi kuŝas nun sur via skribtablo. Ĉu via princa moŝto ordonas, ke mi ĝin serĉu?

— Jes, serĉu.

La servisto eliris, aspektante tre malserena. Sri Kunwar Kriŝna sentis maltrankvilon kaj, ĉar Roŝan ne tuj revenis, li sekvis lin en la studejon. Tie, en la mezo de la ĉambro, staris la blankevestita viro, penante legi leteron, kiun li tenis en tremanta mano.

— Donu al mi tiun misteran skribaĵon, — diris la princido. Li ankoraŭ ne legis multajn vortojn, kiam li ekkriis: — Ho! Kio? Tio estas diabla friponaĵo!