Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
146
MIRINDA AMO

moŝto la plej precizajn instrukciojn, ĉar li bone sciis, kie sin trovas la postlasitaj paperoj. Ricevinte ilin, li tuj foriris. Li ankaŭ volis kunpreni tiun skribaĵon, sed mi insistis, ke mi konservos ĝin, kiel rajtigilon; kaj mi nun gratulas min pri tio.

— Priskribu la eksteraĵon de la viro, — ordonis la princido, rigardante per penetranta rigardo en la vizaĝon de la servisto.

Tiu ĉi firme kaj sentime rigardis en la okulojn de la mastro, kvankam la mano, per kiu li sin apogis sur tablo, ankoraŭ videble tremis: — Via princa moŝto — li respondis, — jam scias, ke tio okazis dum malleviĝanta krepusko, sed mi klare vidis, ke li estas sufiĉe bone vestita per malhele bruna vesto kaj griza, streĉa pantalono. Liaj kravato kaj kolumo ne estis tre puraj kaj ne bone amelumitaj. Li surhavis grandan, sinjoran ĉapelon, kiu, al mi ŝajnis, antaŭe vidis pli feliĉajn tagojn.

— Bone. Nu, priparolu lian staturon, la vizaĝon k.t.p.

— Li tute ne estis altkreska viro, apenaŭ la sama kresko kiel mi. Liaj eksteraĵo kaj teniĝo estis tute ordinaraj, kaj mi vidis nenion rimarkindan pri li. Mi ne memoras — volu pardoni al mi, via princa moŝto, — mi ne povas rememorigi al mi la koloron de liaj okuloj, nek de liaj haroj. La vizaĝo estis senbarba kaj, ŝajnis al mi, iom ruĝa kaj ŝvela. Mi rimarkis nenion plu, ĉar li tiel rapidis.

Sri Kunwar Kriŝna demandis:

— Ĉu iu el la ceteraj servistoj vidis lin?

— Mi pensas, ke ne, via moŝto.

— Pridemandu. Nun mi tuj revestos min por eliri.

— Ĉu via princa moŝto ne finos la vespermanĝon?

— Ne, Roŝan; tiu ĉi afero jam finis ĝin. Mi tuj iros viziti mian advokaton.

Sinjoro Leo Broadbent ne estis hejme, kaj lia dommastrino tute ne sciis, kiam li revenos. — Verŝajne, — ŝi opiniis, — tre malfrue, ĉar li iris ien al festeneto kun aro da samprofesiuloj.