Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
148
MIRINDA AMO

daŭro de kelkaj tagoj kune kun nia juna amiko, sinjoro Gallimore por iu arĥeologia esploro en la graflando Norfolk.

— Jes?

— Reveninte hejmen hieraŭ vespere mi sciiĝis, ke iu fripono tre ruzmaniere havigis al si la gravajn dokumentojn, kiuj alvenis nur antaŭnelonge . . .

— Vivanta Dio! Certe vi ne aludas pri la geografia karto, kiun sendis al vi Lord Hastings?

— La sama. Lastan ĵaŭdon, vespere, alvenis ĉe mia domo iu nekonato, kiu alportis leteron al mia ĉefservisto Roŝan, hindustane skribitan ĝuste laŭ mia skribmaniero. Per tiu ĉi lerte farita falsaĵo estis ŝajnigite, ke mi malzorge postlasis kelkajn paperojn, kiujn mi bezonas por mia ekskurso, kaj ordonite, ke mia servisto havigu ilin al la portanto de la letero. La fripono pretendis, ke li ricevis precizajn instrukciojn kaj detalojn pri la loko, kie tiuj paperoj troviĝas, k.t.p. Mia nesuspektema servisto, kompreneble, serĉis la deziratajn paperojn kaj transdonis ilin al la fripono. Ili estas la tuta dokumentaro mem, kiu nepre estus ebliginta min gajni tiun ĉi longe pribatalitan proceson.

Sinjoro Broadbent malrapide trapasis la ĉambron, tien kaj reen, ŝajnigante tre grandajn surprizon kaj malbonhumoron.

— Tute eksterordinara afero! Ĉu, do, via ĉefservisto sciis nenion pri la alveno de tiuj dokumentoj, via moŝto? — li demandis kun mieno kaj per voĉtono, kiuj ŝajnigis kortuŝan kunsenton.

— Ne. Eble li sciis, ke mi ricevis oficialan leteron el Hindujo, sed li certe ne sciis, kion enhavas la pakaĵeto, nek kie ĝi estas kaŝita. Ne; neniu riproĉo povas esti farita al Roŝan.

— Hm. Ĉu vi povas tute fidi vian servistaron, via moŝto?

— Jes, tiom, kiom oni povas fidi al la plej bonaj servistoj. Ili ĉiuj naskiĝis de servistoj niaj, por tiel diri, en la ombro de niaj palacoj. Tio estas la plej malagrabla