Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
160
MIRINDA AMO

el mia koro tiujn malindajn dubojn, naskitajn de ĉagrenego!

Neniam antaŭe li estis fidinta tiel forte, tiel sendubeme la gvidon de la steloj; neniam antaŭe li estis tiel klare sentinta la forton de okultaj influoj, kaj tamen tiel krude li estis trompita! Kontraŭvole, preskaŭ senkonscie, li sopiris al Iu, kiu vere povos trankviligi kaj serenigi lian koron, al Iu pli persona, ol la nedifinebla estaĵo, kiu en tiu horo fariĝis por li pli kaj pli nebuleca. Obeante nekonatan impulson li suprenlevis la manojn kaj, regate de intensa sopiro, li humile murmuretis: —

Pli da lumo. Pli da lumo. Vera lumo!

Tiam plenigis lin, dum momento, dolĉa espero, ke iam vera lumo al li venos.

Ju pli, la sekvintan tagon, firmiĝis en liaj pensoj la suspekto pri la kulpo de Vilfrido, des pli lia koro malvarmiĝis kontraŭ la junulo, ĝis kiam lia antaŭa amo iom post iom ŝanĝiĝis en malamon.

Urĝaj aferoj malhelpis Vilfridon viziti la princidon la pasintan vesperon, sed, kvankam la tasko estos tre malagrabla, li volis persone klarigi al li la kaŭzojn, pro kiuj li ne povas plenumi lian deziron. Survoje al la domo de lia amiko li zorge pripensis la dirotajn vortojn, kaj kun malgajaj antaŭsentoj li demandis sin, kion diros la ĉagrenita princido. Li sonorigis ĉe la granda pordo. Post momento aperis sur la sojlo Roŝan, la ĉefservisto, sed li ne flankenpaŝis kun sia kutima, sklava saluto por allasi lin. Malĝentile, kun rigardo de kolerego en la nigraj okuloj, li diris:

— Lia princa moŝto ne plu deziras viajn vizitojn, — kaj tuj ĵetfermis la pordon antaŭ lia vizaĝo.

Vilfrido estis konsternita. Malrapide li malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kvazaŭ en sonĝo:

— Kion do signifas tiu ĉi malĝentila parolsendaĵo? Tio estas ja tiel absolute malsimila al la ĉiam ĝentila, bonkora princido! — Tuj kiam li troviĝis sur kvieta flankstrato, li elprenis el sia poŝo la lastan leteron de la hindo kaj relegis ĝin. — Ĉiu linio ja elspiras korecon,