Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
161
MIRINDA AMO

estimon kaj konfidon. — Ju pli li meditis pri la afero, des pli strange ĝi aspektis.

Du tagojn poste okazis antaŭaranĝita kunveno en la salono de gesinjoroj Parkinson, sed, ĉar Vilfrido ne volis renkonti la princidon, li ne ĉeestis. Dum la tuta tempo li sentis grandan malfeliĉon; tiu forpuŝo tre vundis lian fieron. Tiel pasis kelkaj tagoj plu. Fine, iun vesperon, li ekdecidis, iri viziti siajn amikojn en Mayfair por ekscii, ĉu Sri Kunwar Kriŝna klarigis al ili sian strangan konduton. Plue, — li demandis sin, — kial mi perdus la amikecon de tiuj ĉi estimindaj kaj bonkoraj amikoj pro subita malhumoro de hinda fanatikulo?

Kiam li alvenis en la domon, lakeo petis lin, ke li eniru akceptejon dum li anoncos lian viziton. Post kelkaj minutoj revenis la servisto kun funebra mieno kaj jena informo: —

— Gesinjoroj Parkinson petas, ke vi maldaŭrigu viajn vizitojn ĉi tie, sinjoro.

Senpripense Vilfrido demandis kolere: — Kial? — sed tuj riproĉis sin pro manko de sinregado kaj digno kaj, ne atendante respondon, li volis sin turni por foriri. La bone dresita lakeo respondis kun malvarma, rigida ĝentileco:

— Mi havas nenion plu por diri al vi, sinjoro.

Vilfrido ree sin trovis sur la strato. Lia vizaĝo estis ruĝa pro honto kaj kolero: Piedelpelita! Kio ajn povas esti la kaŭzo de tiu nekomprenebla konduto? Preskaŭ senkonscie li direktis siajn paŝojn al la apuda parko Hyde. Li sidiĝis sur benko kaj meditis. Kiel trompis lin la aspekto de bonkoreco kaj noblanimeco de la hinda princido! Li estis kredinta, ke nenia seniluziiĝo aŭ malkontenteco povus igi lin elmontri tian malbonvolon. Kaj kiu atendus tian subitan ŝanĝon ĉe gesinjoroj Parkinson, kiuj ĉiam kondutis je li kun tiel granda mildeco, preskaŭ gepatra koreco? Eĉ la plej akraj malkontenteco kaj malbonhumoro de la “kara princido” ne povis plene klarigi al li ilian malĝentilecon. Ĉiuokaze, kion signifas tuta la ĝentileco, socia poluro de