Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
163
MIRINDA AMO

la diritaj dokumentoj, li sukcesis havigi ilin al si. Kelkajn tagojn poste Sri K. K. ricevis leteron, evidente skribitan de la sama mano kiel la unua, sciigante lin, ke vi estas la instiginto de la ŝtelo, kaj ke la skribinto volas perfidi vin tial, ke vi ne pagis al li la promesitan monon. Vi sciis — li diris — ke li estas devigita forvojaĝi Hindujon post kelkaj tagoj. Tiuj ĉi estas la ĉefaj eroj en sufiĉe longa vico de asertoj — mi ankoraŭ ne konas ĉiujn — sed la princido kaj sinjoro L. B. estas tute konvinkitaj pri via kulpo, precipe la princido, kiu opinias, ke vi dum kelka tempo agis antaŭ li tre hipokrite, ŝajnigante sinceran amikecon kaj plenigante lin per mensogoj pri vi mem k.t.p. La gepatroj kaj Karlo tuj treege indignis kontraŭ vi; sed, volu kredi, sinjoro, ke mi tute ne partoprenas ilian senpripensan juĝon. Mi estas konvinkita, ke vi estas senkulpa, kaj mi faros mian eblon por pruvi vian senkulpecon kaj por malkovri la realan krimulon. Ion plu mi ne povas diri hodiaŭ. Mi petas, ne respondu tiun ĉi leteron — ankoraŭ ne nun — ĉar mi devas esti singardema pro la ceteraj, kies indigno estas granda. Precipe la patrino ĉiam ĝemas pri la “kara princo.” Min tedas la ofta ripetado “kara princo.” — Vere via, Doroteo Parkinson. P.S. — Eble vi aŭdis, ke la princido malgajnis sian proceson.”

— Kulpigita pri ŝtelo! Min oni rigardas kiel friponon, malnoblan, abomenindan hipokritulon, perfidulon!

Lia tuta animo bolis de indigno pro tiu maljustaĵo. Ĉu oni vere taksis tiel malalta lian valoron, lian honestecon, ke oni tuj donis kredon al tia malvirta kalumnio? Tio estis maldolĉa humiligo por liaj fiereco kaj memestimo. Kion li faros por tuj forigi de si tiun kulpigon? Liaj pensoj estis en stato de furiozo. La unua impulso estis iri, morgaŭ matene al la princido kaj postuli klarigon pri tiu hontinda afero. Sed tuj poste, timante, ke li povus ree sin elmeti al humiliga malakcepto, li pripensis la konsilindecon skribi al li leteron. — Ne, — li fine decidis, — mi iros morgaŭ matene al mia advokato-amiko, sinjoro Eldridge kaj metos la tutan aferon en liajn manojn. Li