Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
181
MIRINDA AMO

ni havas malmulte da komunaj sentoj. Mi tre malĝojis aŭdi pri tiu afero, sed, ĉar la gepatroj tiel firme konvinkiĝis pri la kulpeco de sinjoro Gallimore, mi ne trovis sufiĉe da kaŭzo por kontraŭstari ilian opinion, kvankam mi dubis iom pri la praveco de tiu opinio.

— Vi estas prava, Filipo; kaj se tio ne estus la afero de la “kara princido,” ili certe ne kondamnus tiel rapide kaj senpripense la kompatindan viron. Ili efektive elpelis lin el la domo. La “kara princido” estas ja tre estiminda kaj noblanima viro; tamen, mi pensas, tre antaŭjuĝema kaj regata de rapidaj inklinoj kaj fortaj emocioj.

— Tre verŝajne. Lia spirito estas stranga miksaĵo de noblaj emoj kaj superstiĉa kredaro.

Post la vespermanĝo frato kaj fratino longe interkonsiliĝis pri eblaj planoj laŭ la scieroj troviĝantaj jam en iliaj manoj.

Per elmontro de profunda konvinko kaj lerta rezonado Doroteo sukcesis veki en sia frato fortan intereson kaj deziron forigi, se eble, la maljustaĵon faritan en la gepatra domo al senkulpa junulo.

Fine Doroteo estis sola en sia dormoĉambro; sola kun siaj pensoj. Kia nova vivo tio estos por ŝi! Subite elprenita el sia kutima socia sfero kaj vivmaniero kaj metita mezen de ĉirkaŭaĵoj kaj cirkonstancoj, pri kiuj ŝi scias preskaŭ nenion! Tamen ŝi gratulis sin pro la ŝanĝo. Ŝi ne povis plu elporti la indignon, montritan precipe de la patrino kaj Karlo pri la malbonegeco de junulo, kiun ili rigardis kiel plej estimindan kaj noblaniman amikon. En Mayfair ŝi ne povos plenumi la elserĉadon, al kiu ŝin pelis ŝia koro. Kaj ŝi timis, ke la patrino eltrovos ŝian sekreton, ŝian amon al Vilfrido Gallimore. Filipo ne eltrovos ĝin; bonkora, simpatiema, malsprita Filipo; li ne komprenas tiajn aferojn kaj rimarkos nenion. Kaj eĉ se li rimarkos, ne estus tre grave.

Ŝi malfermis la solan fenestron de la ĉambro kaj enpense elrigardis en la nokton. Malklaraj bruoj ekfrapis ŝiajn orelojn el apuda ĉefstrato; rulado de