Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
183
MIRINDA AMO

princido enkondukis lin en la rondon de art- kaj literatur-amantoj, kiuj regule kunvenis en la salonoj de la gepatroj. Li estis bonvena gasto, tiu lerta famiĝanta juristo, pro sia ĝentileco kaj spriteco. Kvankam li ne ofte aldonis ion tre valoran al priartaj aŭ prifilozofiaj diskutadoj, oni kelkfoje tre ŝatis liajn akrajn, spritajn kaj ĉiam trafajn rimarkojn. Lia vigla, juredukita, analizema kapo ofte fariĝis utila kontraŭpezo je tro imagemaj, fantaziemaj tendencoj, kiujn montris kelkaj el la anoj de la “Rondo estetika”. Doroteo, bone sciis — kiu virino ne rimarkus tion — ke Leo Broadbent, de l’ komenco de siaj vizitoj amindumas ŝin, kaj ŝi ankaŭ klare divenis, ke li rigardas Vilfridon per ĵaluzaj okuloj. Ĉiam, de la vespero, kiam ili surprizis Vilfridon per donacoj ĉe lia plenaĝiĝo, ŝi penis forigi el sia kapo la penson, ke Leo Broadbent forte malamas sian samvilaĝanon. Verdire, ŝi nur ekkaptis unu rigardon, sed ŝia amanta koro tuj prave divenis ĝian signifon. Tiu rigardo de malamo ĉiam de tiu tempo maltrankviligis ŝin. En siaj revoj, vidante la bildon de la kara viro, ŝi ankaŭ vidis, malantaŭ li, en la malluma profundo, la ombrecan, minacantan bildon de la akravizaĝa juristo. La personeco de Leo Broadbent estis ĉiam por ŝi nesimpatia, sed nun ŝi kore malamis lin.

En tiu momento ŝi permesis al sia fantazio pentri la bildon de la juristo kiel malamindan, malbelan monstron kun fajraj okuloj, minacantan noblaniman kaj senkulpan junulon. Tiu bildo, ŝajnis al ŝi, estas kvazaŭ fantoma fotografaĵo de la animo mem de la malbona viro. Ŝi eksentis nun pli firman ol iam konvinkon, ke tiu viro estas la krimulo kaj la elpensinto de tiu kruela intrigo, kaj des pli ŝi volis labori por elmontri la senkulpecon de la amata viro kaj malkovri, per ĉiuj rimedoj, la malbonegecon de la vera krimulo.

* * * * * *

Vilfrido revenis en sian hejmon ĉe la strato Theobald kun peza koro. Sinjorino Brent kaj Alfredo ree kondo-