Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
187
MIRINDA AMO

plenaĝiĝo. Kia sortoŝanĝo okazis de tiu tago! Tiam la estonteco aspektis feliĉa, suna, kaj nun malluma, malĝoja.

Doroteo Parkinson: antaŭ li staris la bildo de tiu ĉarma, juna sinjorino, kiel li vidis ŝin, tiun vesperon, malsuprenirantan la ŝtuparon, en ŝia gepatra domo, kun feliĉa rideto de bonvenigo sur ŝia freŝa, bela vizaĝo. Ĉu Alfredo estas prava? Ĉu tiu knabino, certe kelkajn jarojn pliaĝa, ol li, vere amas lin? De tiam li evitis rekte rigardi al ŝi en la okulojn, kaj tamen, ŝajnis al li, ke iafoje li rimarkas en tiuj hele bluaj okuloj ekbrileton, parolantan al li pri amo. Sed, eble, tiu ĉi amo, se ĝi vere ekzistas, estas nur platona amo; eble nun ŝian deziron, helpi al li malkovri sian senkulpecon, nur instigis noblanimeco, sento pri maljustaĵo farita al li en ŝia gepatra domo. Kvankam la penso, ke ŝi tiel firme kredas je lia senkulpeco, estis tre agrabla, kaj kvankam ŝia sindono plenigis lin de dankemo, tamen li preskaŭ ne sciis, ĉu li devas ĝoji pri ŝia letero aŭ ne. Ĉiuokaze li ne devas kuraĝigi ŝin, atendi ion pli, ol Iian dankecon kaj amikecon. La penso, ke Doroteo Parkinson povos iam, en lia koro, anstataŭi lian propran Flora’n, eĉ ne unu fojon eniris lian kapon. Dolĉa, konfidema knabino! Kiel nedisigeble ligita estis lia tuta koro al tiu travideble pura kaj malfalsa animo, lia idealo de knabina dolĉeco kaj virteco. Sed kiel malproksime, ŝajne, de li ŝi nun estis; kaj tutan ĉi tiun malfeliĉon kaŭzis al li malamiko, al kiu li neniam faris malbonaĵon.

Maltrankvile kaj malserene, kun kreskanta sento de malamo en la koro li ekmovetiĝis sur la benko. Ree li demandis sin: — Kian nedubeblan pruvon li havas, ke Leo Broadbent mem estas la krimulo? Nenian. Kaj tamen, nenio en la mondo estis por li pli senduba, ol tiu konkludo. Intuicio? Rememorante la parolojn de l’ hinda princido pri intuicio kaj liajn memtrompojn, li sentis malinklinon fidi al tiu supozita spirita kapablo. Ĉu, do, lia certeco estis bazita sur logika rezonado, sur senerara indukcio? — Sendube, — li respondis al si mem,