Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
203
MIRINDA AMO

ĉiurilate sukcesplena. Ŝatata laboro en la malsanula ĉambrego liveris al ŝi veran kontentecon kaj ebligis ŝin iafoje eĉ forgesi la obtuzan kordoloron, kiun kaŭzis la disiĝo de Vilfrido. Onklo Graham fervore laŭdis sian nevinon pro ŝia lerteco kaj malofta sindonemo; kaj ŝia dolĉa, pacienca temperamento gajnis la adoron de ĉiuj pacientoj kaj kunlaborantoj. En la domo de la geonkloj en Kennington[1] Flora estis ofta, amata gastino. Ambaŭ divenis la kaŭzon de ŝia kutima malgajeco kaj ame faradis ĉion eblan por forgesigi al ŝi la malfeliĉan sortobaton.

La knabino estis survoje al la hospitalo por veturi kun sia onklo Graham en ties kaleŝo al Kennington por tie pasigi la finon de la liberaj posttagmezo kaj vespero. Enirinte flankstraton por eviti la bruon kaj interpuŝiĝadon, ŝi turnis la pensojn al amata temo, Vilfrido, kiam ŝia atento altiriĝis al informtabulo apud la pordego de preĝejo. Ŝi haltis kaj legis: — “Preĝejo Sta. Kutberto. Pastro Filipo Parkinson, M.A.”[2] Ŝia koro forte ekbatis: Tio sendube, estas la filo de gesinjoroj Parkinson, pri kiu Vilfrido rakontis al ŝi kaj al fraŭlino Lambert. Tuj ekregis ŝin deziro viziti tiun sinjoron, kiun Vilfrido priskribis kiel tre afablan kaj bonkoran viron. Apud la preĝejo staris beleta domo, sur kies superporda fenestro ŝi legis la vortojn: “Pastrejo Sta. Kutberto.” Post kelkminuta zorga, maltrankvila pripenso la knabino supreniris la ŝtuparon kaj sonorigis.

— Ĉu sinjoro pastro Parkinson estas hejme? — ŝi demandis junan sinjorinon, kiu malfermis la pordon.

— Jes, fraŭlino, volu enpaŝi. Kiun mi havos la plezuron anonci?

— Mia nomo estas Flora Broadbent.

Doroteo Parkinson — estis ŝi, kiu malfermis la pordon — estis tro bone edukita por montri la surprizon, kiun ŝi eksentis. Malfermante la pordon de la skribĉambro de l’ frato, ŝi petis Flora’n eniri.

  1. Sud-Londona Kvartalo.
  2. Magister artis.