Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
206
MIRINDA AMO

hinda princo volis atentigi la policon pri la afero. Tamen mi ne volas partopreni tiun opinion. Sinjoro Brent — tio estas evidenta — ne kredas je Dia antaŭzorgo kaj justeco; sed mi fidas ilin, kaj interna voĉo diradas al mi, ke, spite ĉiuj malfacilaĵoj, mi fine sukcesos.

La situacio estis por ambaŭ aŭskultantoj tre ĝena eĉ dolora. Filipo Parkinson rigardis kun miro kaj kreskanta embaraso la emociitan vizaĝon de la rapide parolanta knabino. La trajtoj de tiu vizaĝo montris al liaj observemaj okuloj rimarkindan korpurecon kaj simplanimecon, sed, ne malpli, firmecon de l’ karaktero kaj dormantan spiritan forton. Kiel li povus helpi al ŝi, ne sciigante sian suspekton, ke ŝia propra frato estas la krimulo kaj la abomeninda kalumniinto? Pluaj embarasaj demandoj maltrankviligis lian kunsenteman koron: Ĉu ne la evidenta kordoloro de la knabino pligrandiĝos, kiam ŝi sciiĝos, ke la senkulpigo de la amato okazigos la kulpigon de frato kaj la malhonorigon de la tuta familio? Kion ŝi taksos pli alte, la honoron de amata, sed senparenca junulo, aŭ la honoron de sia propra, malnova kaj altestimata familio? Ĉu ŝi volonte rompos la korojn de la gepatroj pro la ĝojo pruvi la senkulpecon de amato? Eble Vilfrido Gallimore ne estus al li danka pro lia helpo al fraŭlino Broadbent.

Similaj pensoj, kvankam malpli klaraj, trapasis la kapon de Doroteo. Sed ankaŭ aliaj amase penetris ĝin dum ŝi aŭskultis la vortojn de la juna flegistino kaj studis ŝian plenaniman, allogan vizaĝon. Intuicie ŝi eksciis, ke antaŭ ŝi sidas la knabino, pro kiu Vilfrido estas preta oferi siajn honoron, feliĉecon kaj prosperon, kaj ke tiu ĉi knabino, instigata de profunda, ĉionabsorbanta amo, estas ne malpli preta sin oferi por la honoro kaj feliĉeco de la amato. El la malhelaj okuloj de la knabino brilis kortuŝa konfidemo kaj sincereco. La tuta vizaĝo elmontris senduban noblecon de l’ koro, sed ankaŭ, ke malgajaj travivaĵoj jam postlasis sur ĝi siajn postesignojn. — Verŝajne, — la pliaĝa knabino diris al si en la pensoj, — ili estas geamantoj jam de infaneco; iliaj koroj funde