sin konas reciproke tiel, ke ili povas legi la animon unu de la alia kiel malfermitan libron. Sendube Vilfrido estas por tiu ĉi dolĉa knabino idealo de ĉio nobla, vireca, bona. Kaj, eble, ŝi estas por li, senparenculo, la plej kara trezoro, kiun entenas la mondo. La koro de Doroteo pleniĝis de obtuza doloro, kiu tamen enhavis en ĝi malmulte da maldolĉeco. Ŝi sentis kvazaŭ ŝi vekiĝus el dormo, kiu estis komence agrabla sed kiu poste tre maltrankviligis ŝin.
Filipo Parkinson la unua respondis al la parolintino:
— Mi ĝojas vidi, — li diris afable — ke vi povas konfidi tiun misteran kaj malfeliĉan aferon al Dia antaŭzorgo. Vi estos tre kontenta sciiĝi, ke mia fratino neniam dubis unu momenton pri la senkulpeco de via amiko. Rilate min, mi devas konfesi, ke la iom nekompreneblaj kredemo kaj juĝemo de miaj gepatroj kaj de mia frato Karlo kredigis min je almenaŭ la ebleco, ke li povas esti kulpa. Mi ja nur renkontis lin unu fojon antaŭe. Sed la fervora elokventeco de mia fratino baldaŭ tute konvinkis min, ke . . . ke ni devas serĉi alie la solvon de tiu mistero.
— Ho, dankon, kara fraŭlino Parkinson! — ekkriis Flora, ekprenante ambaŭ manojn de Doroteo, — mi tre, tre ĝojas, ke vi ne kredas Vilfridon kapabla je tia krimo. Kaj dankon al vi ankaŭ, sinjoro pastro, pro viaj esperigaj vortoj!
Filipo Parkinson ree parolis: — Plue, posta vizito de sinjoro Gallimore kredigis min, ke li estas nobla, altanima viro.
— Jes, tia li estas! — fervore interĵetis Flora.
— Sed, fraŭlino Broadbent, mi ne volas kaŝi antaŭ vi la opinion, ke ni havas aferon kun tre lertaj senskrupululoj. Mi ne devas estigi en via koro tro grandajn esperojn trovi la veran kulpulon. La foresto de la hinda princido kaj de nia amiko igas tion tre malfacila; kaj la nobla malinklino de sinjoro Gallimore, ne serĉi venĝon, igas ankoraŭ pli malverŝajna la probablecon de sukceso. Volonte, tamen, ni helpos al vi, kara fraŭlino; efektive ni jam faris nian eblon, sed kun preskaŭ nenia rezultato.