Stubbs estis pli elegante, sed iom malzorge vestita kun kelkaj grasmakuloj sur la veŝto. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvindek jaroj kaj ruĝan vizaĝon, verŝajne pro drinkado. Mi ne ŝatis tiun vizaĝon, precipe ne liajn malgrandajn palpebrumantajn okulojn, tamen mi ripetis mian diron, kiun mi nun bone scias parkere. Sin oro Stubbs, ŝajnis al mi, ĵus revenis de la tagmanĝo kaj estis trinkinta pli, ol estis bone por li. Li rigardis min bonhumore de l’ supro ĝis la malsupro kaj diris, kiam mi finis paroli: — “Bone, virineto, venu ĉi tien; mi donos al vi kelkajn ŝilingojn pro via beleta vizaĝo.” — Mi sentis min treege ĝenata, tamen mi petis, ke li bonvole aldonu al sia nomo, en la aparta rubriko, kelkajn kuraĝigajn, prefere hindustanajn vortojn, kiel faris multaj aliaj. Mi diris, ke mi volas, ke la morala efekto estu tiel bonfara kiel la ekonomia. — “Plezure, mia belulineto,” — li diris, kaj skribis kelkajn vortojn plu laŭ persa skribmaniero.
— Ĉu tio estis li, fraŭlino Broadbent? — vivege demandis Doroteo?
— Jes, tuj kiam mi ekvidis lian skribaĵon mi estis certa, ke mi trovis la serĉitan skribinton de la leteroj.
— Imagu! — ekkriis Doroteo Parkinson kun miro kaj emocio.
— Jen, vi povas formi vian propran opinion — aldiris Flora kun triumfa rideto, prenante pakaĵon da paperoj el malgranda leda valizeto kaj malfaldante ilin sur tablo, — vi povos kompari la skribmanieron de la dua letero kun tiu de la skribaĵo de sinjoro Stubbs. Ambaŭ, mia onklo kaj sinjoro Narendro, forte opinias, ke povas esti nenia dubo pri ĉi tiu afero: la sama persono skribis tiujn ĉi skribaĵojn.
Filipo kaj Doroteo Parkinson sin klinis super la paperojn kaj kun grandaj intereso kaj atento pririgardis ilin. Ambaŭ estis certaj, ke la skribinto de la sortoplenaj leteroj estas trovita.
— Jes, efektive, — diris la juna pastro, — tre rimarkinda estas la granda simileco de la literoj de la anglaj nomoj: ‘Gallimore,’ ‘Theobald Street, kaj ‘Georgo Stubbs.’