Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
237
MIRINDA AMO

— Tute negrave; ni estis tuj finontaj. Ĉu mi povas peti vin eniri?

Dume la infanoj scivoleme amasiĝis malantaŭ la patro; kaj super ilia bruo aŭdiĝis la akra voĉo de la patrino:

— Ne estu tiel malĝentilaj; tuj foriru en la kuirejon. Joĉjo, Hugo, Helenjo, — ĉu vi aŭdas? — en la kuirejon!

Sekvata de gesinjoroj Stubbs, Doroteo eniris la saloneton. Sinjorino Stubbs havis zorgoplenan kaj maltrankvilan mienon.

— Ĉu via vizito rilatas al la subita malapero de fratino Flora? — ŝi demandis.

— Jes, sinjorino Stubbs. Mi estas intima amikino de fraŭlino Broadbent — Doroteo Parkinson estas mia nomo — kaj, kompreneble, mi estas ĉagrenegita pro tiu neatendita okazintaĵo.

— Kia terura afero tio estas! — ekkriis la virino. Tia dolĉa, bonkora knabino! Mi ne ĉesis plori, de kiam doktoro Graham venis hodiaŭ posttagmeze.

— Kaj mi ankaŭ, mi sentas grandan korpremon pro tiu ĉarma fraŭlino, — diris ŝia edzo.

— Nu, sinjoro Stubbs, mi venis por peti, ke vi helpu al mi trovi ŝin.

La geedzoj rigardis la parolantinon kun miro. Doroteo diris plue:

— Vi ja vidis ŝin laste. Vi estas lerta multsperta viro kaj vi funde konas Londonon. Ĉu vi volas tuj akompani min? Mi povos sciigi al vi survoje — la kaleŝo de doktoro Graham atendas nin ekstere — per kio vi povos esti al mi utila.

— Certe, sinjoro Stubbs, vi nepre devas iri kun la sinjorino! — ekkriis la edzino.

— Tre volonte, — respondis la alparolito, — se mi iel povos esti utila en tiu ĉi malfeliĉa afero, mi tuj estos je via dispono.

Malgraŭ la avideco kaj preteco, kun kiuj li parolis, Doroteo kaptis momentan rigardon de maltrankvilo en la okuloj de la viro.