Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
250
MIRINDA AMO

Berlin kaj en Leipzig kaj nuntempe li esperas esti dungata kiel arĥitekturisto por desegni kaj direkti la konstruadon de domego en Frankfurt por riĉulo, kies edzino estas anglino. Lia prosperado ĉi tie kaj precipe en Germanujo estis mirinda. Imagu, Doroteo, junan viron de nur dudek du jaroj kun tia grava okupo! Vilfrido estas treege lerta.

— Mi estas tre kontenta aŭdi tion. Ĉu li fartas bone?

— Mi supozas, ke jes, korpe; sed mi estas certa, ke li ne estas feliĉa. Fraŭlino Lambert skribis al mi, ke, laŭ liaj leteroj, kiujn ŝi komprenas pli bone ol mi, li ankoraŭ ne trovis animpacon. Li estas malsaĝa knabo, Doroteo. Li ne ĉesas maltrankviligi sin pro filozofiaj demandaj kaj similaj aferoj. — ŝiaj okuloj ekpleniĝis de larmoj, kaj ŝiaj lipoj ektremetis. Post momento ŝi aldiris: — Mi tiom sopiras al li, Doroteo, kaj mi scias, ke li sopiras al mi.

En tiu momento aperis servistino, kiu informis fraŭlinon Parkinson, ke sinjoro deziras paroli kun ŝi. Doroteo sekvis la knabinon kaj eniris teretaĝon privatan ĉambron. La sinjoro estis Doktoro Graham. Kun etenditaj manoj kaj vizaĝo plena de emocio li kuris renkonte al ŝi. Ekpreninte ŝiajn manojn kaj ĝentile kisinte ilin, li parolis:

— Fraŭlino Parkinson, kiel ni povos danki vin pro viaj kortuŝe sindonemaj servoj? Vi ja estas mirinda detektivino. Kiel fartas la kara knabino?

— Dank’ al Dio, tre bone, konsidere la cirkonstancojn. Ankoraŭ malfortika, kompreneble, kaj nervskuita, sed jam multe pli trankvila.

— Efektive? Mirige! Senduba okazo de amnezio.[1] Ĉu vi vere tion konkludis, vi lertulino?

— Jes, doktoro Graham, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro ni diskutis en nia estetika rondo tre interesan okazon de amnezio, kaj, kvankam la cirkonstancoj estis tre malsamaj, la karaktero de la virino, kiu tiel suferis, estis tre simila al tiu de Flora.

  1. perdo aŭ difektiĝo de l’ memoro: gr. αμνησία; ger. Amnesie; franc. amnésie; ital. amnesia.