Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/273

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
256
MIRINDA AMO

antaŭsentigis, ke la interparolo ne estos tre agrabla. Li decidis iri. Pli bone estos, ekscii per unu fojo la plej malbonan; ĉiuokaze li evitus riproĉon pri indiferenteco je la sorto de la fratino.

Onklo Graham akceptis Leon en sia skribĉambro en Kennington. La juna advokato tuj sentis, ke senutile estas alpreni senkulpan mienon, aŭ, kun elmontro de ama maltrankvileco peti informon pri Flora. Li do pretigis sin por akra vortbatalo. Rigardante sian nevon kun mieno, kiu vidigis samtempe profundan malĝojon, malestimon kaj nervan streĉitecon, doktoro Graham tuj ekparolis:

— Ĉu vi sciigis viajn gepatrojn pri la malapero de Flora?

— Ne; spite via konsilo, mi pensis, ke pli bone estas atendi, esperante, ke ŝi revenos antaŭ mia reveno en Londonon. Mi volis evitigi al la gepatroj nenecesan maltrankvilegon. La patrino tute ne fartis bone. Nu, ĉu Flora revenis?

Doktoro Graham ne tuj respondis, sed dum momento rigardegis Leon, mirante pri lia batalema, senhonta sintenado. Fine li diris:

— Jes, Leo, Flora retroviĝis, sed en tia terura stato rilate ambaŭ sian korpon kaj sian animon, ke verŝajne pasos longa tempo, antaŭ ol ŝi akiros sian antaŭan farton kaj facilanimecon. Sed tio tute ne estas la plej malbona afero. Per tio malkovriĝis via tuta friponaĵo. Neeldirebla hontindaĵo estas, ke ano de la fiera, altestiminda familio Broadbent . . .

— Pli malrapide, onklo; se vi estus iom pli saĝa, vi scius, ke malprudente estas kondamni akuziton, ne doninte al li okazon por sin defendi.

— Bone, mi traktos vin juste. Kion do vi diros defende?

Leo respondis kun parado de indigno kaj malvarmeteco:

— Ĝis nun mi aŭdis nur insulton, kiu antaŭ-supozas pruvitan kulpon — ne akuzaĵon.

— Kial do vi interrompis min, antaŭ ol mi povis