Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
261
MIRINDA AMO

ĝenatecon. Kiam, do, dum la foresto de la knabino la maljunulo perdfaligis sian naztukon, li ĝentile levis ĝin, dirante kelkajn konvenajn vortojn en angla lingvo. La blankhara sinjoro estis tre kontenta ekscii, ke lia juna najbaro estas anglo kaj afable komencis kun li agrablan konversacion. Ili interalie priparolis la diversajn programerojn kaj la muzikon ĝenerale. Okaze de laŭta ekrido, venanta de la studenta tablo, la maljunulo plendis pri la malkonvena konduto de tiu junularo, dirante:

— Se mi nur povoscius sufiĉe la germanan lingvon, mi certe sciigus al ili mian opinion pri ilia konduto.

— Jes, — diris Vilfrido, — mi ankaŭ malplezuriĝis ĉe iliaj malkonvenaj manieroj, kaj mi rimarkis, ke ili fariĝis tre malagrablaj al via juna amikino. Se ili ne ĉesos, mi sentos fortan inklinon, kun via permeso, peti ilin, ke ili kondutu pli bonmaniere.

— Mi esperas, ke ne estos necese; sed ĉiuokaze, mi petas, kara sinjoro, ne ĝenu vin kaj ne malpaciĝu kun tiuj flamkapuloj.

En tiu momento revenis la juna sinjorino, kaj ne malproksime post ŝi, la du studentoj. Kun videbla plezuro la maljuna sinjoro sciigis ŝin, ke ilia kuntablano estas anglo. Vilfrido ĝentile leviĝis, klinsalutis kaj diris, ke lia nomo estas Gallimore. La blankharulo tuj sin turnis al li:

— Ravita konatiĝi kun vi, sinjoro Gallimore; mia nomo estas Macdonald kaj, — kun mangesto, — fraŭlino Macdonald estas mia nepino.

Nelonge post la rekomenciĝo de l’ koncerto unu studento plenigis sian glason per ruĝa vino kaj, farinte signon al siaj kunuloj, levis ĝin ĝis la nivelo de la okuloj. Ridetante li direktis siajn okulojn al fraŭlino Macdonald kaj, facile, sed sufiĉe rimarkeble salutinte ŝin, li malplenigis la glason kvazaŭ je ŝia sano. La ceteraj studentoj aprobe ekridetis kaj pli-malpli malkaŝe ekrigardis la fraŭlinon, por vidi, ĉu ŝi respondos. Tiu ĉi manovreto observiĝis de kelkaj personoj en la ĉirkaŭaĵo, okazigante