Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/285

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
268
MIRINDA AMO

Bardeleben, li renkontis mezaĝan sinjoron, kiu, ŝajnis al li, jam estis sciigita pri li kaj kiu atendis koniĝi kun li. Sinjoro von Bardeleben prezentis unu al la alia per jenaj vortoj:

— Jen, Eŭgeno, mi havas grandan plezuron konatigi vin kun mia nova angla amiko, sinjoro Gallimore, kiu tiom similas al mia iama amiko Morton. — Grafo von Schwalbach, kiu ankaŭ bone konis sinjoron Leslie Morton. Ion plu mi ne povas diri.

La nova konato esprimis nedubeble sinceran plezuron pro la interkonatiĝo kaj aldiris: —

— Ne; pro nun bedaŭrataj kaŭzoj mi tiam ne amis tiun sinjoron Morton, kvankam mi ne povis ne estimi lin pro lia nobleco de l’ karaktero.

La personeco de Grafo von Schwalbach faris sur la animon de Vilfrido strangan, profundan impreson. Li estis altkreska kaj imponanta, seriozmiena figuro kun longa, nigra, griziĝanta barbo, simple vestita per nigra vesto. Tio, kio plej forte altiris la atenton de Vilfrido, estis liaj rimarkindaj, grizaj okuloj. Tiuj okuloj estis eksterordinare penetremaj, tamen samtempe tre bonkoraj, eĉ revemaj. Vilfrido sentis, kvazaŭ tiu ĉi viro volas per unu rigardo penetri ĝis la fundo de lia animo. Intuicie li eksciis, ke antaŭ li staras viro de neordinaraj inteligenteco, altanimeco kaj interna paco. Ŝajnis, ke tiu viro plene divenis liajn pensojn kaj deziras lian konfidon.

Dum la ĉetabla konversacio grafo Schwalbach senĝene faris multajn demandojn al Vilfrido pri lia privata vivo, la celo de lia restado en Frankfurt, pri liaj parencoj en Anglujo kaj multaj aliaj aferoj. Li ne unu fojon petis pardonon pro sia scivoleco, kiel tion faris sinjoro von Bardeleben, sed, ial, ŝajnis, ke la evidenta sincereco kaj la varmeco de lia simpatio estas sufiĉa senkulpigo. Kiam li rimarkis, ke Vilfrido iom embarasiĝas pro demando pri sia patrino kaj respondas eviteme, li tuj ŝanĝis la temon kaj proponis ludi muzikaĵon. Kvankam li estis gasto en la domo de amiko, li malfermis kaj fermis la manĝon per mallonga, sed kortuŝa kaj impresa preĝo.