Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/288

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
271
MIRINDA AMO

la informo, ke ili ree vizitos lin la sekvantan matenon je la naŭa horo.

Studentoj el Heidelberg! Li do devos dueli. Kia sensenca, malagrabla afero!

Survoje hejmen li estis peninta konservi en la animo la serenecon, kiun estigis en ĝi la mirinda ludado de la nigrabarbulo, kaj li jam antaŭsentis la feliĉecon, kiun li ĝuos, duonkuŝante sur la sofo kaj lasante la memoron de tiuj dolĉaj melodioj denove travibri liajn pensojn. Subita malagrablega vekiĝo el bela sonĝo! Anstataŭ dolĉaj revoj, ekokupis lian koron nun maldolĉaj pensoj, indigno, malamo kaj deziro al venĝo pro tiu ĉi elreviĝo. Malbonhumore li iris tien kaj reen tra la ĉambro. Li ekmalamis sin mem; li malamis sian sorton kaj sian malsaĝecon. — Ne! Li ne agis malsaĝe! Li faros tion saman ree kaj ree por ŝirmi samlandaninon kontraŭ aro da germanaj studentoj.

— Bone, do, ni batalu ĝismorte, sinjoroj studentoj. Eble tio estas pli ol vi atendis!

Post kelka tempo Vilfrido fariĝis pli trankvila; sed lia malgajeco pligrandiĝis. Li ekkonsciis, ke la sereneco, kiun li sentis antaŭ unu horo, ne havas naturan bazon en li mem; ke ĝi nur daŭris tiel longe, kiel li estis sub la influo de sereniga muziko kaj tiel longe, kiel li povis forgesigi al si la aferojn de la aktualeco.

— Kiom do valoras mia vivo? — li meditis malgaje. — Kion signifos, se mi perdos la vivon; kaj kial mi ne bonvenigus la morton? Ha! Eble tiam mi scius; malkovriĝus antaŭ mi la misteroj de l’ vivo, de l’ postmorta vivo kaj de la Dieco mem. Eble tiam mi trovos animpacon, eternan ripozon, ĉiaman serenecon! Sed en la okazo, se mi vundiĝos, tiel ke mi fariĝos nekapabla plenumi mian amatan laboron, kia tiam estos mia animstato? Eĉ longa prokrasto estos neelportebla.

Akurate je la naŭa horo, la sekvintan matenon, eniris en la saloneton de Vilfrido la du senditoj de la studenta korporacio “Fortuna” en Heidelberg. Post formala interkonatiĝo ili sciigis al Vilfrido, ke la honora korto de