— Viaj argumentoj, sinjoroj, ĵetis min de unu flanko al la alia; kaj mi preskaŭ ne scias, kie mi staras. Mi forte sentas la saĝecon de la vortoj de l’ sinjor’ grafo, sed ili estas ja por mi tiel novaj kaj strangaj, ke ili postulas pluan, seriozan pripenson. Unu aferon, tamen, mi scias, nome, ke tiu ĉi duelo kun ĝia malĝoja rezultato tre malgajigis min. En la profundo de l’ koro mi ne povas ne honti pri la malnoblaj sentoj, kiuj min puŝis al tiu ago, aŭ, pli bone, pri la manko de morala forto, kiu malhelpis min agi laŭ la instigoj de pli noblaj impulsoj. Mi suferis teruran angoron pro interna batalo la nokton antaŭ la duelo, ĝis kiam, lacega, mia cerbo rifuzis pensi unu penson plu.
Grafo von Schwalbach rigardis Vilfridon per siaj pensemaj, penetremaj okuloj, kaj ree la juna viro sentis, kvazaŭ lia animo estas legata de li kiel malfermita libro. Kiam Vilfrido leviĝis por foriri, la nobelo sekvis lin kaj, metante manon sur lian ŝultron, diris:
— Mia kara amiko, mi iros hejmen postmorgaŭ matene. Mi estas fraŭlo, loĝanta en soleca domo apud la bela urbo Darmstadt en ĉarma ĉirkaŭaĵo. Vi faros al mi grandan plezuron, se vi venos por pasigi kun mi tiom da tagoj, kiom vi povos ripozigi vian laboron. Vi bezonas mallongan ŝanĝon de okupo kaj de pensoj. Ne malkonsentu.
Vilfrido ne volis malkonsenti; li plivole metus la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la nigrabarbulo.
Tri tagojn poste, iom post la tagmezo, la kaleŝo de la grafo eniris la korton de granda, malnova domo, ĉirkaŭita de bela ĝardeno. Ĉio en la domo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo aspektis pace kaj trankvile. Pro la senartifika koreco de la gastiganto kaj la ĝentileco de la servistoj Vilfrido tuj sentis sin tute hejme. Survoje tra la vilaĝo grafo von Schwalbach jam mendis tagmanĝon por du personoj de hotelmastro, kiu staris ĉe la pordo de malnova bonhaveca hotelo kaj kiu salutis lin per riverenco kaj kun esprimo de ĝojo.
Post la tagmanĝo Grafo von Schwalbach montris al