Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/293

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
276
MIRINDA AMO

sia gasto la vidindaĵojn de sia domo kaj poste proponis promenon en la ĝardeno kaj sur apuda monteto. Tiu promeno kaj la instruaj paroloj de la gastiganto estis por Vilfrido vera ĝuo. La animtrankvileco kaj neskuebla certeco rilate la aferojn de la spirita mondo, kiujn elmontris tiu serioza, sed profunde feliĉa viro, faris sur la animon de Vilfrido fortan, trankviligan impreson. Li sentis, kvankam ankoraŭ neklare, ke tiu animpaco kaj la ĝisfunda envido de l’ grafo en ĝuste tiujn aferojn, kiuj tiom konfuzis lin, estas la rezulto, ne de subtila, filozofia rezonado, sed de viva kontakto kun la realaĵoj de la spirita vivo kaj de intima rilato kun pasie amata Dio. La klareco de lia vivofilozofio estis konsekvenco de la certeco de lia konvinkiteco kaj de la simpleco de lia dogmaro.

Kiel malkontentigaj, vanaj kaj sensignifaj aspektis al Vilfrido nun la necertaj kaj reciproke sin kontraŭdirantaj pretendoj de la filozofoj, kiujn li antaŭe studis, kaj kiel ridindaj nun la diskutadoj pri ili, kiujn li kelkafoje partoprenis en la salono de gesinjoroj Parkinson en Londono! Kaj tiu ĉi profunda pensulo estis tiel simplanima, kiel lia kara amikino, fraŭlino Lambert.

Post la posttagmeza kafomanĝo ambaŭ viroj sidis kune sur la sofo en jam mallumiĝanta ĉambro. Vilfrido aŭskultis kun miro kaj ĝuego la vortojn de sia gastiganto, dum tiu ĉi malkovris al li la internon de sia koro kaj priskribis la ravon, kiun senintermanke faras al li la konscio pri la amo de Dio. La belsona voĉo de la parolanto certigis la profundan ĝojon kaj kontentecon, kiujn liaj vortaj elmontris. Dio estis por li absoluta realaĵo, konsciata en la profundo de lia propra interna estaĵo. Kiam la grafo eksilentis, Vilfrido demandis lin:

— Diru al mi, mi petas, ĉu vi, la unuan vesperon, kiam ni renkontiĝis, pentris per via violonludado la historion de via animo?

— Jes, — respondis la viro el la kontraŭa angulo de la sofo, — kaj mi tre ĝojas, ke vi komprenis min.

— Ĉu vi, do, ne ĉiam ĝuis tiun animpacon, kiun vi nun ĝuas?