Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
278
MIRINDA AMO

multe pro vi kaj plenumis sian taskon kun mireginda kuraĝo kaj sindonemo. Kvankam la fakto, ke tiu kruela suspekto nun estas forigita de via kara nomo, tre kontentigas ŝin, tamen, kompreneble, la eltrovo de la vera krimulo estis por ŝi terura bato, kaj ŝia sano ricevis fortan skuon. Sed, dank’ al Dio, ŝi nun preskaŭ plene resaniĝis. La kara knabino pasigis kelkajn semajnojn ĉe onklino en Oksfordo, sed nun ŝi intencas reveni hejmen post unu semajno. Mia kara knabo, multajn ĝojolarmojn mi verŝis pro la evidentiĝo de via senkulpeco kaj pro via nobla ago. Sed ankaŭ mi verŝis larmojn pro nia karega Flora kaj ŝia familio. Flora opinias, ke nun nenio malhelpas vian baldaŭan revenon, kaj deziras, ke oportuna sudvento alportu vin sur siaj molaj flugiloj. Sed, karulo, mi scias, ke devoj ligas vin al Frankfurt dum kelka tempo, kaj eble konsilinde estas, ne serĉi renkonton kun la Broadbent’a familio, ĝis forpasos la plej granda akreco de ilia malĝojo. Skribu rekte al Flora.

Fluego da diversaj sentoj ekplenigis la koron de Vilfrido: dolĉa ĝojo pro la fideleco kaj sindonemo de la amatino kaj pro la kortuŝa amemo de la patrina amikino; malĝojo pro la kaŭzitaj al Flora korpremego kaj malsano; kaj varma admiro pri la oferemo de fraŭlino Parkinson. Tiujn emociojn trapenetris kreskanta sento de senpeziĝo pro la malkovro de lia senkulpeco. La estonteco subite aspektis tiom pli hele, pli rozkolore. Legante la cititajn vortojn de la kara, heroa knabino, li eksentis fortan deziron, tuj respondi al ŝia alvoko, sed la saĝa konsilo de fraŭlino Lambert same subite moderigis lian fervoron. Kiam, traleginte la leteron la duan fojon, Vilfrido levis la okulojn, li renkontis bonkoran, ridetantan rigardon el la malhelaj, pensemaj okuloj de la grafo. Tiu ĉi ekdiris:

— En nia vivo okazas iafoje momentoj — ĉu ne? — kiam oni sentas inklinon samtempe ĝojegi kaj plori. Hodiaŭ matene la vetero ne logas nin eksteren. Mi do kuraĝas fari al vi peton. Sidiĝu en tiun sofangulon kaj rakontu al mi la historion de via vivo. El multaj aludoj viaj mi