Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/301

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
284
MIRINDA AMO

kaj juneco, sed kie ankaŭ la juna sentema virino travivis tagojn de forta korpremo.

Dum kelka tempo Vilfrido estis senvorta. Amaso da emocioj ekplenigis lian koron. Kiel rapide, kalejdoskope premsekvis, unu post alia, la okazintaĵoj de lia vivo en la daŭro de la lasta jaro! Antaŭ kelkaj horoj lia deveno, la mistero ĉirkaŭanta liajn gepatrojn ŝajnis nepenetrebla, kaj nun, tie staras, je distanco de du aŭ tri cent metroj de li, malnova, sed tre bela grafa kastelo, la naskoloko de lia patrino, estonte lia apartenaĵo, kaj li mem rapidas, senpacience, sin ĵeti al la brusto de nedireble dolĉa, karega patrino! Lia viva imago ekpentris al li la internon de la kastelo. Li vidis en la pensoj dolĉan infanon ludantan en la korto kaj belan knabinon promenantan en apuda arbaro kun libro da poeziaĵoj en la mano, kantantan aŭ revantan dolĉajn knabinecajn revojn de senkulpa amo. Poste ekvenis al li la bildo de malfeliĉa, korpremata juna patrino, forlasanta la hejmon pro sopirego al perdita infano, kaj kun eĉ pli granda intenseco li deziris ĉirkaŭpremi ŝin, nomi ŝin karega patrino kaj preni sur sin, kiel rajton de filo, la zorgon pri ŝia komforto. Preskaŭ ne malpli li deziregis, ke Flora partoprenu lian novan feliĉon. Ho! Kiel larĝe la kara knabino malfermos la okulojn! Kiel ŝi estos feliĉa!

Ĉiuj ĉi tiuj pensoj, kaj aliaj, flugrapide trapasis la cerbon de Vilfrido en la daŭro de nur kelkaj momentoj. Kvazaŭ elvekiĝinte el tiuj revoj, li diris:

— Onklo, mi deziras fari rapidan skizon de la kastelo por montri ĝin al la patrino kaj al Flora.

• • • • • •

Terura fulmotondro, longe furiozinte en la valo de la Rejno, fine forpasis, kaj inter disŝiritaj arĝentrandaj nuboj ekaperis brila, ridetanta plenluno. Dolĉa meznokta silento regis sur la ferdeko de la Rejn-ŝipo, sur kiu staris Vilfrido, la unuan nokton post kiam li adiaŭis grafon von Schwalbach sur la kajo en Mainz. Senbrue,