Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO IV

Adiaŭinte Floron Broadbent, Vilfrido Gallimore iris, gaje fajfante kaj kun sia violonujo sub la brako, al la domo, kie loĝis “fraŭlino Lambert.” Li ŝovis la harbukle kovritan kapon en la kuirejon kaj demandis senĝene:

— Ĉu mi povas viziti fraŭlinon Lambert, sinjorino Gadd?

La bonkora virino, fariĝinta ankoraŭ iom pli dika de tiam, kiam, dek jarojn antaŭe, ŝi nesingarde malsupreniris la ŝtupareton de la poŝtveturilo, levis la okulojn de super la laboro kaj afable respondis:

— Jes, knabo mia, jes, mi pensas, ke ŝi jam atendas vin. Ŝi estas sola.

— Bonege! — Vilfrido salte supreniris kaj frapetis la pordon. Aŭdinte la atenditan: “Eniru,” elparolitan per belsona, delikata voĉo; li malfermis la pordon kaj demandis ŝerce: Ĉu mi kuraĝos? — bone sciante, ke lia vizito faros grandan plezuron al la ĉiam litkuŝanta virino.

— Jes, vi petolulo, eniru. Kiel longe vi atendigis min, kara knabo? Ĉu vi scias, ke jam pasis pli ol tuta semajno, de kiam vi vizitis min lastfoje?

Tio estis dirita per karesa, gajeta tono, kiu enhavis en si nenian plendon. La dek jaroj pasigitaj en tiu sama lito, en kiu ŝi nun kuŝis, faris nur malgrandan ŝanĝon ĉe la virino. Ŝia vizaĝo estis iom pli plena kaj malpli pala. Tio, kio plej forte frapis ĉiujn vizitantojn, estis la profunda paco, kiu brilis en ŝiaj belaj, bluaj okuloj, parolantaj pri dolĉa sereneco de la animo. La antaŭaj signoj de akra doloro jam malaperis. Ŝia voĉo estis trankvila, milda kaj dolĉa. Ŝi duonkuŝis, subtenata de molaj kusenoj kaj laboris super brodaĵo. Demetinte la laboron, ŝi etendis al Vilfrido delikatan, blankan manon kaj per ĝojobrila vizaĝo petis lin, ke li

32