Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
63
MIRINDA AMO

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj eniris Vilfrido, senspira kaj kun postesignoj de forta pluvo sur sia jako.

— Ho! — li ekkriis, — mi treege bedaŭras, ke mi venas tiel malfrue, sed, verdire, mi tute ne povis veni pli frue; kaj eĉ nun onklo Silaso permesas al mi resti ĉi tie nur kvaronhoron! — Haltinte momenton por spiri, li diris plue: — Malfeliĉe mi maltrafis sinjoron Farrant hieraŭ vespere, kaj nun onklo Silaso insistas, ke mi ree vizitu lian domon kune kun li post kvaronhoro por diri adiaŭ al li kaj lia familio. . . . Fiaĵo! — Poste ni veturos kune al doktoro Reed. Lia veturilo venigos lin je la sepa kaj duono kaj revenigos nin poste, supozeble malfrue.

— Nu, Vilfrido, tio estas granda domaĝo, — malĝoje, sed milde diris la patrino, — ni, do, devas fari la plej bonan uzon el tiuj multvaloraj dek kvin minutoj.

Elrigardinte sur la straton, Floro ekparolis malgaje:

— Vilfrido, mi tiel forte timis, ke vi ne venos, antaŭ ol mi devos hejmeniri, ĉar la patrino severe ordonis al mi reveni antaŭ la vesperiĝo; kaj nun mi jam devas foriri.

Ĉe la lastaj vortoj ektremeto ludis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. Ŝi leviĝis kaj staris antaŭ la knabo. Ŝia infana, senkulpa koro tremis pro nedirebla doloro. Kiam ŝi suprenlevis la okulojn, du larmoj ekbrilis sur la malsupraj okulharoj:

— Adiaŭ, Vilfrido, — ŝi diris kun tremeto kaj malĝojo.

Vilfrido sin klinis super la knabinon, prenis ŝian malgajan vizaĝon inter la manoj kaj ame rigardis al ŝi en la okulojn. Ambaŭ ŝajne ne konsciis la ĉeeston de la kuŝanta virino, kiu observis la du figurojn kun strange miksitaj emocioj: feliĉo, amo kaj antaŭsento pri venonta ĉagreno pro la konata fiereco de la Broadbent’a familio. Vilfrido parolis malĝoje:

— Adiaŭ, kara, dolĉa Flora, adiaŭ. — Preminte longan kison sur la tremetantajn lipojn de la knabino, li diris plue per iom pli gaja voĉtono:

— Nu, etulino, mi ĝoje atendos viajn leterojn kaj mi