pli bezonas sindonemajn, fidelajn pastrojn ol York kun sia multenombra katedrala pastraro.
— Nu, nu, — rediris la juna viro, — chacun à son gout. Mi volis nur diri, ke mi atendas viglan, interesan diskutadon. Precipe en la okazo, se venos sinjoro Spicer, ni havos grandan debaton, kiun vi ambaŭ tre ĝuos.
— Mi tre bedaŭras, Parkinson, — diris sinjoro Brent, — ke mi ne povas partopreni tiun atenditan spiritan gimnastikon, ĉar mi havas gravan devan renkonton hodiaŭ vespere kun la patro de unu el miaj lernantoj en la Reĝa Hotelo.
— Ho, mi tre bedaŭras, ke vi ne povas veni, Sinjoro Brent.
— Kaj mi, — diris Vilfrido, — verdire mi laciĝas pri tiuj senfinaj filozofiaj disputadoj, kiuj konvinkas neniun.
— Kio, Vil? Kio al vi estas? — ekkriis Karlo Parkinson.
— Nenio; sed estas momentoj, kiam . . .
— Kiam oni bezonas skuiĝon, — interrompis la junulo. — Mi scias, seriozemulo, ke en la lasta tempo vi tro laboris super viaj libroj kaj desegnaĵoj kaj bezonas distriĝon. Venu, kaj mi aranĝos por venonta semajno apartan amuzon por vi. Ĉu ne?
— Jes, — interĵetis sinjoro Brent, — iru, Vilfrido. Parkinson estas prava, vi trolaboris dum la lasta tempo. Se la princido speciale deziras, ke vi venu, mi opinias, ke vi devas iri.
Vilfrido duonkonscie deziris, ke liaj amikoj trovu konvinkilojn, kiuj prezentos sufiĉan kaŭzon por igi lin ŝanĝi sian decidon, ĉar en la profundo de l’ koro li deziris iri.
— Bone, mi iros kun vi, Karlo. Domaĝe estas, ke vi ne povas veni, Alfredo!
— Mi ankaŭ tion tre bedaŭras, — diris la instruisto. — Sed antaŭ ol vi foriros, ni kune temanĝos; ĉu ne? Mi tuj petos, ke oni pretigu la teon.
— Certe, mia bona “trezoro de erudicio,” — gaje diris Karlo Parkinson, — kuŝiĝante sur la sofon, — neniam