Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
78
MIRINDA AMO

ne havas momenton por perdi kaj kvankam mi riskas koleriĝon de l’ gepatroj, mi avide akceptis la inviton de sinjoro Brent al temanĝo, sole por ĝui manĝaĵon servitan de viaj manoj.

Kontraŭvole la knabino devis rideti, kiam, per voĉo per kiu ŝi volis montri malplezuron, ŝi diris:

— Mi estas certa, sinjoro, ke vi pensis nenion similan.

— Ho, tie, sinjoroj, parolas ĉarma, adorinda, knabina modesteco! — ekkriis Karlo. — Sed mi diros nenion plu. La vero silente, sentrudeme efikos, je l’ fino, por konvinki. Do, mi transdonu min al la ĝuo de l’ manĝo; kiel ja kantas la glora greka poeto:

“Kvazaŭ diiĝas mortul’, kiam Hebo elverŝas la teon.”

— Vi estas neplibonigebla, Parkinson, — diris sinjoro Brent ekridante; kaj Vilfrido, apenaŭ povante kontraŭstari fortan inklinon rideksplodi, diris:

— Ne kulpigu ian gloran poeton je tia versaĉo, Karlo.

La servistino, kiu jam finis meti sur la tablon la diversajn objektojn, kiujn ŝi alportis, nun vere ekkoleris. Turnante sin ĉe la pordo ŝi diris:

— Estas tre malĝentile de vi ĉiuj moki min.

— Ne, ne, — kune ekkriis Vilfrido kaj Alfredo Brent.

— Ni tute ne ridas vin, Klaro, — diris la instruisto, kaj Vilfrido aldonis; — estas ja neeble ne ridi la petolaĵojn de tiu ĉi sentaŭgulo. Ni ridis pri lia fuŝversaĵo.

— La plej bona puno por sinjoro Parkinson estas, Klaro, tute malatenti liajn ŝercaĉojn, — diris sinjoro Brent. Nun, por montri, ke vi estas kapabla redoni bonaĵon por malbonaĵo, alportu por li tason, teleron k.t.p., kvankam li ne meritas tion, kaj metu ankoraŭ unu plenkulereton da teo en la teujon.

Post la eliro de la knabino Vilfrido diris, penante esti serioza:

— Aŭskultu, Karlo, lasu la kompatindan knabinon en paco.

— Mi certigas vin, kara amiko, ke la animpaco de fraŭlino Klaro estas por mi grava afero.