Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
80
MIRINDA AMO

Vilfrido, dume Vilfrido ofte sentis, ke la feliĉa senzorgeco, la ĉiamaj bonhumoreco kaj gajeco de lia amiko liveris al li distraĵon, kiun li bezonas kaj kiu, precipe en la daŭro de la lasta jaro, malhelpis lin kelkfoje fariĝi tro memanalizema. Sed allogis lin ankoraŭ pli forte la afableco kaj delikata inteligenteco de gesinjoroj Parkinson kaj de ties filino Doroteo, kiel ankaŭ la societo de multaj intelektuloj — artistoj kaj literaturistoj — kiujn li renkontadis en iliaj salonoj.